Morgaŭ la Printempo … sed jam pasis la somer’

Jam novembras, studado multe streĉigas kaj bezonas mi rememorilon pri la mojosega tempo de la pasinta somero. Jen raporteto pri la Esperanta teatra staĝo en Minsko kun Morgaŭ La Printempo:

Kaj teatro kaj Esperanto kaj orient-Eŭropo ĉiuj en unu semajno – jen perfekta somero! Tion mi pensis kiam mi unue legis pri la teatro-staĝo de Morgaŭ la Printempo. Mi tamen hezitis aliĝi. Ja estis dusemajna aranĝo, do multe da tempo kaj mono por nova aranĝo sen rekomendaj referencoj… Ŝajnas ke multaj homoj pensis tiel, ĉar kreskis la ofteco de anoncoj de mlp ĉe facebook, malkreskis la aranĝa tempodaŭro al unu semajno kaj intervjuiĝis organizanto Fani ĉe Varsovia Vento. Tiun intervjuon mi aŭdis kaj eĉ plu ekemas partopreni, do mi aliĝis, aĉetis trajnbileton kaj ekantaŭĝojis – kaj ekzorgis pri vizaj aferoj, ĉar ja okazis la aranĝo en Belarusio.

Estis mia unua vojaĝo ekster la Eŭropan Union kaj mi unuafoje ekspertis penon de registraro kontroli kien civitanoj venu aŭ ne venu. Kia stultaĵo! Tamen por mi kiel EU-ano ŝajne sufiĉe facilis akiri vizon, kvankam poste en Minsko ankaŭ mi trapasis kelkajn horojn en eksterlandanodepartemento ĉar oficiuloj pensis ke  malindas uzi turisman vizon kiam oni ĉefe teatrumas, do, edukatiĝas…
Paperaĵaĉoj jam ekster Belorusio komencis: Pro malĝustaĵeto de la biletvendistino mi ne havis reservilon por la lito en la noktotrajno … kaj mia unua renkonto kun stereotipa orienteŭropa kulturaĵo jam okazis en la stacidomo de Berlino. Parolis la konduktoro nek germane, nek angle, nek france, nek nederlande, nek Esperante kaj mi ne regas la rusan, do helpe de germanrusa Berlinano li demandis min kiom mi pagus lin por tamen kunvojaĝi… Jes, mi pagis duoblan prezon kaj feliĉe falis liten en la trajno. Tie ĉarmis min la teglasa tintado, la ĝentila kunvojaĝanto, la laŭvojaj vilaĝetoj … malmulte ĉarmiĝis mi pro nokta vekiĝo per malĝentilaj limsoldatoj, sed matene mi finfine alvenis en Minsko!

En Minsko, loka Esperantisto kiu promesis atendi min ĉe la stacidomo malfruiĝis, sed mi ĝojis pri liaj Esperantlingvaj tekstmesaĝoj. ;) Kiam li alvenis, ni prenis taksion al la renkontejo – unua vido de Minsko. La aranĝejo troviĝis iomete ekster la urbo. Estis malnova vilao en antaŭurbo plena de grandegaj domoj. Dum la posttagmezo alvenis aliaj partoprenantoj kaj oni ekinterkonatiĝis. Partoprenis nur malmultaj, sed kia mojosa grupo! Nederlandano, franco, turko, ruso kaj mi, germanino. Se oni kunestiĝas kvin homojn kiuj pretas teatrumi Esperantlingve en Minsko, amuzegado preskaŭ certas. La lecionoj okazis en la rusan kaj francan kun traduko al Esperanto. Fakoj estis temporitmo, kanto, aktorado, biomeĥaniko kaj, vespere/nokte, evoluado de nia spektakleto. Laborplenaj tagoj, sed ni certe multe lernis. Ankaŭ bongustis la manĝajoj, belis la ĉirkaŭaĵoj kaj mojosis la kunumado – tradukante, babilante, purigante (jes ja), ludante, ŝercante, sensencumante.

La ideo de la aranĝo estis doni al Esperantoparolantoj eblon profesie labori pri teatro. Tio signifis ke oni atendis de ni disciplino, akurateco kaj laboremo, sed ankaŭ ke oni oferis lecionojn de profesiaj instruantoj.
Ankaŭ necesis memstare labori kaj kuraĝi prezenti neperfektitan produkton. Mi treege ĝuis la eblecon tiel intense prilabori miajn teatrajn kapablecojn.
Malpli agrable estis ke loka Esperantisto-tradukisto tro okupiĝis kaj pro tio partoprenanto kiu regis kaj la rusan kaj Esperanton tradukis. Ne indas ne havi maldependan tradukiston, ĉar malfacilas ludi ambaŭ la rolon de tradukanto kaj de partoprenanto. Tamen la komunikado plejparte surprize bone funkciis. La instruistoj impresiĝis kaj unu el ili eĉ diris ke li emis eklerni Esperanton.

La spektaklo kiun ni elpensis temis pri la Babela Turo, la kreado de la mondo, Dio, amo kaj homoj kaj estis preskaŭ senvorta, cxar eĉ en Esperanto kelkfoje eblas diri multe pli per pantomima esprimado. Mirigis min la kapableco de la reĝisoro unuiĝi niajn ideojn kaj kapablojn en spektaklon en nur unu semajno.
Al la prezento venis lokaj Esperantistoj kaj amikoj de Morgaŭ la Printempo kiuj diras ke ĝi multe plaĉis al ili. Sekvontjare indas utiligi pli bonan kameraon (prefereble du kameraojn en du anguloj) por ke ankaŭ la monda Esperantistaro ĝuu niajn prezenton. ;)
La lasta vespero, ni multe pridiskutis futurajn intencojn kaj planis denove kunveni sekvontjare antaŭ la IJK en Ukrainio. Ni tiam prilaborus novan spektaklon, poste karavanumus al Kijevo kaj tie prezentus ĝin al pli granda publiko. Mi ege esperas ke mi denove povos partopreni kaj ke mi vidos vin aŭ kiel aktoro aŭ kiel publikano en la sekvontjara spektaklo!

Dio kantante, virino kaŝante, bestoj evoluante al viroj…

Pliaj krokodiloj en Nimego kaj Oslo

Post mia lasta blogaĵo pri krokodilado in Belgio mi plendinde silentiĝis. Unu el la kialoj: Krokodilo en la urbo kie mi loĝas! Vera krokodilo! Kompreneble, mi ege timis ke tiu besto manĝemas precipe Esperantistojn, do mi kaŝis ĉiujn Esperantaĵojn kaj eĉ ne kuraĝis blogi.
Feliĉe, montriĝis ke la krokodilo
malekzistas, kaj jen nova afiŝo!

Bone. Mi konfesas.
Mi spektis la Eŭrovido-kantokonkurson. Ĉiam mi konsideris ĝin iomete priridinda afero, sed ĉi-jare mi pensis ke por ke mi sciu, kial tiom da homoj ĝin tiom ŝatas, ankaŭ mi sidiĝu malantaŭ la televidilon. Kaj kion diri? Ja ridigis min, sed iel impresis min la serioza kaj pasia etoso. Domaĝe la juĝado ŝajne estas politika afero (kiel alie Rusio ricevis tiom da poentoj?) kaj apenaŭ distingeblas la landoj en la prezentoj.
Nu, mi certe ne propagandas landlimojn kiel kulturaj limoj, sed seniluziigis min ke preskaŭ ĉiuj partoprenantoj kantis angle en pli malpli la sama stilo. Kompreneble, ne indas disputi pri stilgusto. Sed se oni celas prezenti landojn, kial ne kanti en naciaj lingvoj?
Nacilingvaj kontribuoj laŭ mi ne estus malpli ŝatataj. (Fakte, mi multe pli ŝatis la israelan baladon en la hebrea ol mi ŝatus ĝin en la angla.) Plejparte de la aŭskultantoj/spektantoj – supozas mi – ne sufiĉe regas la anglan por kompreni la tekstojn ĉiukaze, kaj se ili ja regas la lingvon ofte tamen malhelpas malbona elparolo de multaj kantistoj.
Multaj diras ke ili ne ŝatas nacilingvajn prezentojn – sed tio, kiun ili ne ŝatas, ofte estas ne la lingvo, sed la (pseŭdo-)folklora stilo (vidu ĉijaran nederlandan kontribuon…) Kompreneble eblus kanti en naciaj lingvoj modernstilaj kansonoj.

La germana laŭreatino Lena ofte estis kritikita pri sia angla akĉento. Por mi, ne gravas la mikso inter Kate Nash kaj Guido Westerwelle, sed estas ege bedaŭrinde ke la simpatika, gaja kaj komika knabino kiu ŝi estas germanlingve tute malaperis en la kanzono kaj anglalingvaj intervjuoj. Jes ja, multaj spektantoj ne komprenus germanlingvan intervjuon kun Lena. Sed bazita sur anglaj intervjuoj eble ili ankaŭ ne komprenas kial Lena estas tiom populara en Germanio. Lost in translation…

Krokodilo vidita en Belgio

Jen malnoveta kuriosaĵo el la lando de lingva frenezeco (originala artikolo de 19-03-2010 troveblas ĉi tie (nederlande)).

“Oficiston de municipio Dilbeek proksime al Bruselo ĉi semajne altelefonis la konsulo de Ebor-Bordo. Tamen la konsulo ne regas la nederlandan lingvon. La flandra oficisto ne rajtas paroli la francan kaj plurespondis en la nederlanda – laŭleĝe.

Finfine montriĝis ke ŝajna Ebor-Borda konsulo ne vere estis diplomato, sed radia komediisto de la franca radiostacio Bel RTL.

Municipestro Stefaan Platteau defendis koncernan oficiston kaj diris ke li nur agis laŭleĝe. “Dilbeek apartenas al Flandrio. Estas la unua municipio mardirekte de Bruselo, sed Flandrio devas komenci ie. Hazarde, Flandrio komencas ĉe Dilbeek kaj en Dilbeek oni parolas la nederlandan.”

“Ĉar temis pri konsulo, la oficisto demandis al sia estro permeson por paroli la francan. Permeson ricevis la oficisto kaj poste ja respondis al konsulo france. Ni plenumas la leĝon kaj mi pensas ke tio estas la plej bona labormaniero.”,  aldonis la municipestro.

Ŝajnas ke eĉ en Eŭropo oni havas … mi diru diversspecajn opiniojn pri lingvaj rajtoj. Ĉu malpermeso paroli lingvon, kiun ĉiuj partoprenantoj regas, progresigas komunikadon? Ĉu bezonas la nederlanda lingvo, parolata de pli ol 22 miljonoj da homoj,  tiun “protekton”? Kion celas tiu leĝo, kaj, pli grave, kion celas tia senpensa leĝa absolutismo?
Suspektas mi ke celas Belgio naskigi amuzajn novaĵetojn…

Alispeca elŝrankiĝo

Mi renkontis miajn unuajn Esperantistojn survoje al la Somera Esperanto Studado, pasintsomere, en Bratislava busostacio. Mi estis atendanta la buson kiam mi aŭdis knabinon kiu diris al sia amiko: “Mi pensas ke ni estas la unuaj krom la organizantoj.”
Jen vivantaj Esperantoparolantoj! Mirige. Mi aliris, dirante: “Ho, vi parolas Esperanton!” La amiko de la knabino tuj respondis: “Ho, vi venas el Nederlando!”

Ridige – mia gepatra lingvo ne estas la nederlanda kaj tiam mi nur estis lerninta ĝin ekde unu jaro antaŭe. Tamen, ĉiuj Esperantistoj kiujn mi renkontis tiu somere opiniis ke mi estis nederlanda.
Fakte, tiu ne nur estas Esperanta strangaĵo – ankaŭ mia angla elparolo ŝajne iĝas nederlandeca, kvankam mi parolas la anglan multe pli bone ol Esperanto.

Ĉu iu el vi ankaŭ havas “fremdan fremdlingvan akĉenton”? Ĉu vi jam renkontis personojn kun trompeca elparolo?

Mi scivolas kiel kaj kial ekestas influo inter multaj fremdaj lingvoj. Ŝajnas al mi ke cerbo supozas “fremdlingvan fonologion”.
Jen eta hipoteza intercerboparta konversacio:

Lingvoplananto: Ho, ili estas Esperantistoj! Mi salutu. Buŝdirektanto, dirigu la buŝon “Saluton!”
Buŝdirektanto: Volonte, Lingvoplananto! Buŝo, faru [s]-n!
Eligokontrolanto: Hoooooo, atendu! Fremda vorto! Helpon! Fremdlingvanto, heeeeeelllllllpuuuuuuuu nin!!!
Fremdlingvanto: (subite vekiĝante) Kiu? Kio? Eh … ho … fremda lingvo …
Buŝdirektanto: [sa…]
Eligokontrolanto: Fremdlingvanto! Rapidiĝu! Kiu lingvo estas?!
Fremdlingvanto: Lastatempe ĉiam estis la nederlanda. Mi ne emas aktivigi aliajn agordojn… Simple elparolu ĝin nederlande.
Buŝdirektanto: Buŝo, elparolu [t]-n senspire!
[…]
Aŭdsistemo: Li diris ke mi estas nederlanda!
Germana malpatriotisma regiono: Hura, hura, hura!

Ne nur plaĉas al mi havi ne-germanan akĉenton. Ankaŭ malplaĉas al mi germana akĉento de aliaj parolantoj. Esperante, nederlande, angle – germana elparolado repelas min. Fakte, mi hontas aŭdante ĝin. Ĉu estas germana problemo, alia postmilita sindromo eble?
Ŝajnas ke ne: Parolante kun kelkaj negermanaj amikoj mi malkovris ke ankaŭ ili ege malŝatas havi aŭ aŭdi iliajn denaskajn akĉentojn.

Kial multaj homoj tiom malŝatas ilian denaskan akĉenton, kvankam aliajn akĉentojn oni nur opinias amuza, plaĉanta aŭ eble ĉagrenigeta?

Mi suspektas ke ekzistas ne nur homofobio, sed ankaŭ akĉentofobio: Se vi timas ke oni priĵuĝos vin pro iu eco, vi priĵuĝos la saman econ ĉe aliaj des pli severe.

Ni elŝrankiĝu niajn akĉentojn!
(Kiu emas startigi organizaĵon por elparola libereco?)

Sal’, mondo!

Estas plezuro renkonti vin. Mi konatiĝis kun vi antaŭ dudek jaroj kaj mi tuj ŝategis vin. Dum la lastaj jaroj, mi ekkonis vin pli kaj pli bone, vojaĝante – kaj enkape kaj movante. Mi ankaŭ lernis ke vi estas tiom multfaceta, ne eblas tute koni vin en homa vivo.

Ĉeĥa proverbo diras: Ju pli lingvojn oni regas, des pli vivojn oni vivas.

Laŭ tiu filozofio mi nuntempe vivas tri vivojn: germanan, anglan kaj nederlandan. Lastatempe aligis kvara viveto: Esperanta. Mi volas pli esplori Esperantan Vin, kara mondo … kaj malkovri pliajn vivojn per la internacia lingvo.

Sal’, leganto!

Ĉu vi emas kuniri esplorante? Ĉu vi emas konigi al mi erojn de via vivo kaj pensoj? Legu, komentu, kritiku, proponu temojn … bonvolu. :)

bildo de sjaros